Enkonduko pri  KOVIM-19: metodoj por detekto, prevento, reago kaj kontrolo

Kronvirusoj estas granda familio de virusoj, kiuj povas kaŭzi malsanojn, de malvarmumo ĝis pli severaj malsanoj kiel Mezorienta Spira Sindromo (MERS) kaj Severa Akra Spira Sindromo (SARS).

Nova kronviruso (KOVIM-19) estis identigita en 2019 en Vuhano (武汉), Ĉinio. Ĝi estas nova kronviruso, kiu antaŭe ne estis identigita ĉe homoj.

Ĉi tiu kurso donas ĝeneralan enkondukon pri KOVIM-19 kaj novaperantaj spiraj virusoj. La kurso celas profesiulojn pri publika sano, administrantojn de okazaĵoj kaj homojn kiuj laboras por Unuiĝintaj Nacioj, internaciaj organizaĵoj, NRO-j kaj iu ajn persono kiu interesiĝas pri la temo.

Ĉar la oficiala nomo de la malsano estis establita post la kreado de la kursomaterialo, iu ajn mencio de nCoV rilatas al KOVIM-19 (COVID-19), la infekta malsano kaŭzita de la plej nova malkovrita kronviruso.

Bonvolu noti, ke la enhavo de ĉi tiu kurso estas nuntempe reviziita por reflekti la plej lastatempan gvidadon. Vi povas trovi ĝisdatigitajn informojn pri iuj temoj rilataj al COVID-19 en la sekvaj kursoj:

Vakcinado: kanalo de vakcinoj COVID-19

IPC-mezuroj: IPC por COVID-19

Antigena rapida diagnoza provo: 1) SARS-CoV-2 antigena rapida diagnoza provo; 2) Ŝlosilaj konsideroj por realigo de SARS-CoV-2 antigena RDT

Self-paced
Language: Esperanto
COVID-19

Course information

La kurso ankaŭ haveblas en jenaj lingvoj:

English - français - Español - 中文 - Português - العربية - русский - Türkçe - српски језик - فارسی - हिन्दी, हिंदी - македонски јазик - Tiếng Việt - Indian sign language - magyar - Bahasa Indonesia - বাংলা - اردو - Kiswahili - አማርኛ - ଓଡିଆ - Hausa - Tetun - Deutsch - Èdè Yorùbá - Asụsụ Igbo - ਪੰਜਾਬੀ - isiZulu - Soomaaliga- Afaan Oromoo - دری - Kurdî - پښتو - मराठी - Fulfulde- සිංහල - Latviešu valoda - తెలుగు - ภาษาไทย - chiShona - Kreyòl ayisyen -Казақ тілі - தமிழ் - Ελληνικά

Superrigardo: Ĉi tiu kurso donas ĝeneralan enkondukon pri novaperantaj spiraj virusoj, inkluzive de novaj kronvirusoj. Je la fino de ĉi tiu kurso, vi devus esti kapabla priskribi:

  • La naturon de novaperantaj spiraj virusoj, kiel detekti kaj taksi (virusajn) eksplodojn, strategiojn por preventi kaj kontroli eksplodojn pro novaperantaj spirvirusoj;
  • Kiaj strategioj devas esti uzataj por komuniki riskoj kaj partoprenigi komunumojn por detekti, preventi kaj reagi post eksplodo de novaperanta spira viruso.

Estas rimedoj ligitaj al ĉiu modulo por helpi vin pliprofundigi la temon.

Lerncelo: Priskribu la fundamentajn principojn de novaperantaj spiraj virusoj kaj kiel efike reagi al eksplodo.

Kursodaŭro: Ĉirkaŭ 3 horoj.

Atestiloj: Atestilo de sukceso estos havebla por partoprenantoj, kiuj akiris almenaŭ 80% de ĉiuj poentoj disponeblaj tra ĉiuj testoj. Partoprenantoj, kiuj ricevas Rekordon de Atingo, ankaŭ povas elŝuti Malferman Insignon por ĉi tiu kurso. Alklaku ĉi tie por lerni kiel.

Tradukita al esperanto de membroj de UMEA (medicinistoj) kaj UEA (Universala Esperanto-Asocio) surbaze de la angla versio "Emerging respiratory viruses, COVID-19: methods for detection, prevention, response and control", 2020.WHO (MOS) ne respondecas pri la enhavo aŭ akurateco de tiu ĉi traduko. Okaze de nekonsekvenco inter la angla kaj la esperanta tradukoj, la originala angla versio estos la deviga kaj aŭtenta versio.

Course contents

  • Modulo 1: Enkonduko al novaperantaj spiraj virusoj, inkluzive de KOVIM-19:

    Je la fino de tiu ĉi modulo, vi devus esti kapabla: klarigi kiel spiraj virusoj ekaperas kaj kial ili estas tutmonda minaco por la homa sano.
  • Modulo 2: Detekto de novaperantaj spiraj virusoj, inkluzive de KOVIM-19: Kontrolado:

    Je la fino de tiu ĉi modulo, vi devus esti kapabla: priskribi kiel detekti kaj taksi eksplodon de novaperanta spira viruso.
  • Modulo 3: Detekto de novaperantaj spiraj virusoj, inkluzive de KOVIM-19: Laboratoriaj esploroj:

    Je la fino de tiu ĉi modulo vi devas esti kapabla: priskribi diversajn specojn de specimenoj necesaj kaj la specon de laboratoriaj esploroj uzataj por konfirmi kazojn de KOVIM-19.
  • Modulo 4: Komunikado pri risko:

    Je la fino de tiu ĉi modulo, vi devas esti kapabla: priskribi ĉefajn problemojn rilate al komunikado pri risko por novaperantaj spiraj virusoj; listigi almenaŭ tri manierojn por efika alpreno de sankonsiloj; kaj identigi iujn ĉefajn intervenojn por funkciigi komunikadon pri risko dum eksplodo aŭ okazaĵo.
  • Modulo 5: Komunuma Engaĝiĝo (EK):

    Je la fino de ĉi tiu modulo, vi devus esti kapabla: priskribi almenaŭ tri kialojn, kial intervenantoj bezonas partoprenigi komunumojn dum eksplodo; listigi alfrontitajn defiojn en Komunuma Engaĝiĝo kaj priskribi alirojn por efika komunuma engaĝiĝo en la detekto, prevento kaj reago al eksplodo.
  • Modulo 6: Prevento kaj reago al novaperanta spira viruso, inkluzive de KOVIM-19:

    Je la fino de tiu ĉi modulo, vi devas esti kapabla: priskribi la principojn de prevento de infekto en la komunumo kaj en sanprizorgaj cirkonstancoj.

Enroll me for this course

The course is free. Just register for an account on OpenWHO and take the course!
Enroll me now

Certificate Requirements

  • Gain a Record of Achievement by earning at least 80% of the maximum number of points from all graded assignments.